Quantcast
Channel: Ĝenerala Direktoro de UEA – La Balta Ondo
Viewing all articles
Browse latest Browse all 5

En tristo dronante

0
0

UEA fariĝis preskaŭ tro trista temo por meriti komentojn, ĉar el ili ja nenio sekvas. Post la popolisto Renato Corsetti kaj la nekomprenebla Probal Dasgupta, Mark Fettes estas prezidanto, kiu estas surda ne nur al niaj rimarkoj sed eĉ al siaj propraj spertoj.

Ekde la 1990aj jaroj Fettes estis la kronprinco de UEA. Jam frue li fariĝis tre populara, kaj precipe per la lanĉo de sia Praga Manifesto (1996) li ŝajnis posedi potencialon enviciĝi apud Lapenna kaj Tonkin kiel unu el la plej elstaraj gvidantoj de UEA post la dua mondmilito. Pri tio li certe ankaŭ mem revis, volonte referencante al tiuj du en siaj artikoloj kaj eĉ klopodante, kvankam malpli sukcese kaj foje komike, paŭsi ilin ankaŭ retorike. Siatempe ankaŭ ni en tiu ĉi kolumno privetis lin kiel tiun, kiu kondukos la vegetantan UEA al pli hela estonteco, sed ni devis rapide agnoski nian naivecon.

Nia naiveco tamen estas pardonebla, ĉar ni povis nur observi, sed tiu de Fettes ne pardoneblas, ĉar ekde 2013 li havis la ŝnurojn en siaj manoj. Li havis plenan rajton fari ankaŭ erarojn, sed li devis lerni el ili, kaj tion li ne faris. Liaj plej fatalaj eraroj estas tiom konataj al ĉiuj, ke oni eĉ priridas lin pro ili, nome la miselektoj de redaktoroj kaj de (almenaŭ unu) ĝenerala direktoro. En ĉiu kazo montriĝis rapide, ke temis pri miselekto, sed ĉe la kapo de UEA evidente Fettes estis la lasta por agnoski tion. Aparte humiliga por li devis esti la plej freŝa kazo, la forsendo de Veronika Poór kiel la ĝenerala direktoro. Kvankam sensperta pri gvidado de oficejo kaj movada novico, por Fettes tio verŝajne estis nur kvalitoj por renovigi la oficejon kaj la asocion, dum la 15-jara sperto de Nikola Rašić kiel KKS malkvalifikis lin por la posteno. Fettes estis tiom konvinkita pri sia pravo, ke li eĉ dungis Poór kun senlima laborkontrakto.

Ni ne miros, se la elekto de Martin Schäffer kiel posteulo de Poór montriĝos laŭvica maltrafo. Pri labora kaj movada sperto li larĝe superas ŝin, sed lia kono de la CO estas nula apud Victor Sadler, Simo Milojević kaj Osmo Buller, kies sukceso ne laste havis sian bazon en ilia multjara laboro en la CO jam antaŭe. Eblaj kvalitoj tamen ne multe helpos Schäffer al sukceso, ĉar li faros sian laboron eksterlande, nur de tempo al tempo aperante en Roterdamo. Kritikantoj jam atentigis, ke en oficejo kiel la CO povas aperi ĉiutage kaj eĉ neatendite situacioj, kies solvado postulas direktoran decidon. Eĉ bagatelaj aferetoj, pri kiuj la direktoro normale decidus en unu minuto, estonte postulos retmesaĝadon aŭ devos atendi la viziton de la transoceana estro.

Nun la komitato de UEA prepariĝas por elekti novan ĝeneralan sekretarion post Schäffer. Kiu tamen sekvis la ĝisnunan funkciadon de la estraro, povas demandi sin, ĉu tio necesas, ĉar aparte laborema estrarano Schäffer ne ŝajnis esti. Diversajn kontaktojn kun la komitato, kiujn normale prizorgas la ĝenerala sekretario, faris tamen Fettes aŭ Stefan MacGill. Se la statuto postulas ĝeneralan sekretarion, pli simple estas doni la taskon al iu el la nunaj sentitolaj estraranoj. Oni tamen volas eĉ pligrandigi la estraron per du pliaj membroj, ĉar laŭdire la nunaj estraranoj estas tro ŝarĝitaj per laboro. Almenaŭ de ekstere ne videblas troŝarĝiteco krom ja en la kazo de MacGill, kiu transprenis taskojn antaŭe prizorgitajn de la direktoro. Por tiuj taskoj Poór montriĝis malkapabla, eĉ se por la fasado ankaŭ ŝi pravigis tion pli bele per manko de tempo. Schäffer do malplipezigu la vivon de MacGill kaj faru mem ĉion, por kio oni lin pagos. Oni ne bezonas aldonajn estraranojn, ĉar ankaŭ de la nunaj ni esperas seniĝi tiel baldaŭ kiel eble.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu peti la permeson de la tradukinto kaj nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/01/kz-17

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn


Viewing all articles
Browse latest Browse all 5